Kiu Estas Kiu
Starto ] Komenco ] Poznań ] Interlingvistikaj Studoj ] Pasintaj ARKONES-oj ] E-kulturo ] Materialoj kaj Dokumentoj ] Kiu Estas Kiu ] Brikabrako ] Ofte Farataj Demandoj ]

 24 - jul - 2007


    Ni mencias ĉi tie:
- unuavice la personojn, kiuj grave kontribuis al la programo aŭ organizo de minimume tri el la pasintaj Arkones-oj (kvankam ni ankoraŭ ne sukcesis enmeti ĉiujn)
- duavice tiujn, kiuj kontribuis al unu el la lastaj Arkones-oj (ankaŭ tie montriĝas breĉoj)
- kaj fine tiujn, kiuj jam anoncis sian programkontribuon al la sekvonta aranĝo.
   La celo estas helpi al vi orientiĝi pri "merituloj", "kulturuloj" kaj "krokodiloj" kiujn vi estas renkontonta (aŭ renkontinta) en la kuluaroj de nia aranĝo. Do la informoj estas tute arbitraj kaj iom hazardaj, sed ni opinias tion konforma al la etoso de Arkones. Tial povas okazi, ke pli ni skribis pri lokaj agantoj ol pri mondkonataj personoj. La plenan (kaj pli seriozan) liston de ĉiuj estintaj kaj estontaj kontribuintoj ni esperas iam finprepari, kaj estus bone, se ni pretus por la jubilea XXV-a ARKONES-o (se ĝi okazos kompreneble).

La indikoj pri la pola elparolo (se menciitaj) estas ofte proksimumaj.


Aneta Będkowska
   Eksprezidantino de Pola Esperanto-Junularo. Nun en Britio.
(PJ 2005)

Ireneusz Bobrzak
   Estro de la klubo Varsovia Vento, prezidanto de LKK de 61-a IJK de TEJO (31.07 - 07.08.2005 Zakopane Pollando). Ŝajne la plej aktiva nuntempe esperantisto en Pollando.
(PJ 2005)

Mikaelo Bronŝtejn
   Bardo tre ŝatata iam en soveta Esperantujo, sed tiam nekonata eksterlande. En la "periodo de stagnado" en Sovet-Unio, kiam superuloj klopodis steriligi la liber-aman Esperanto-movadon, kuraĝaj protestaj kantoj de Mikaelo havigis optimismon. Li evitis persekutojn, kiuj trafis aliajn.En Kołyma li laboris propravole por gajni monon
   Hodiaŭ li estas sufiĉe vaste konata en Esperantio. Dum la lasta jardeko furoras liaj kantokasedoj kaj bone vendiĝas libroj originalaj kaj tradukitaj. Tre bone lin konas partoprenintoj de pluraj Universalaj Kongresoj pro liaj koncertoj kaj organizado de artaj programeroj.
(azk, PJ 2005)

Tomasz Chmielik
   Esperanta verkisto kaj tradukisto. Lia ĉefverko estas traduko de fama Nobel-premiita verko de Gunter Grass "La lada tambureto", kiu en 2000 jaro estis eldonita far eldonejo Kleks enkadre de prestiĝa UEA Serio Oriento-Okcidento (kiel 33-a pozicio). Li tradukas seninterrompe kaj altkvalite kaj en lia impona tradukverkaro troviĝas preskaŭ ĉiuj libroj de talentega pola ĵurnalisto Ryszard Kapuściński.
   Lastatempe li lanĉis ideon eldoni kvarvoluman Polan Antologion kaj instigis teamon, kiu jam de unu jaro tradukas kun li tekstojn por la unua volumo de tiu grandioza entrepreno.
   Li signife aktivas en Esperantista Verkista Asocio kunlaboranta kun UEA kaj en Akademio Internacia de Sciencoj - San Marino.
(azk)

Tadeusz Chrobak
   Infektita per Esperanto-malsano en la okdekaj jaroj de pasinta jarcento en ORBITA en Poznań, kie li tiam loĝis kaj en la renoma E-klubo en urbo Leszno (legu: leŝno), el kie li devenis; li multajn jarojn "kuracis sin" vizitante ĉiujare famajn E-feriojn en Międzygórze (legu: mjedzyguĵe) kaj aktivante en internacia E-turismo kaj en diversaj instancoj de E-movado en Poznań. En naŭdekaj jaroj li kreis Grandpolian Esperantistan Societon kaj vigle aktivis kiel ĉefestrarano de Pola Esperanto-Asocio. Probable li fine sukcesis resaniĝi, ĉar en liaj lastaj ARKONES-oj li ĉiam prospere gvidis prestiĝajn panel-diskutojn pri (sen)valoreco de Esperanto-movado kaj ties magraj(?) perspektivoj. Kiel unu el ĉeforganizantoj kaj ĉefgvidanto de ĉiuj naŭdekajaraj Konfrontoj antaŭ lia neatendita morto li donis al ili varmon de sia persona humursento kaj amikeca konduto, kiujn alte aprecis la gearkonesanoj. Por poznana esperantistaro precipe memorigindaj estas E-piknikoj, kiujn Tadeo plenenergie faris en sia bela ĉelaga ripozloko troviĝanta proksime de Poznań.
   En la profesia vivo li faris ĉion, komencante de laboristo ĝis prezidanto de grandega loĝeja kooperativo, kio en tiama Pollando estis pli ol direktoro de granda fabriko. Li faris abiturientan ekzamenon kiel elektroteknikisto kaj post multaj jaroj de profesia kariero, kiel ekstertempa studanto diplomiĝis en administra juro ĉe la poznana universitato. Mortinta.
(azk)
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Witold Czerwiński
   Pasia retumanto - vi povas tutan tagon diskuti kun li pri la interreto. Profesie fervojisto. Tre malnova esperantisto - eksprezidanto de PEJ.
(azk)

Aida Čižikaté
   Ŝia nomo estas nedisigeble ligita kun la ĵurnalo "Litova Stelo", Litova Esperanto-Asocio, 90 Universala Kongreso de Esperanto (Vilno, 23-30.07.2005) kaj eleganteco.

Leszek Dobrowolski
   Talenta en gitarludado kaj mastrumo de komputiloj studento, kiu estas bona promeso por estonta E-aktivado en poznania medio.

Roman Dobrzyński
   Profesia ĵurnalisto. De jardekoj Pola Ŝtata Televido regule montras liajn filmojn, kiuj prezentas diversajn landojn kaj interesajn aktivadojn de esperantistoj el tiuj landoj. Li ankaŭ multe verkas pri kaj en esperanto. Laste aperis libro "Ulica Zamenhofa" intervjuo kun Ludwik Krzysztof Zaleski nepo de Ludwik Zamenhof. Li ankaŭ ĉiam fervore aktivis kiel movadano. Interalie li estis prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, kiam okazis Jubilea Kongreso de UEA en Varsovio en 1987 jaro.
(azk)

Witold Dobrowolski
   Veterano de turismo. Lerninte internacian lingvon en PSEK, poste dum preskaŭ dudek jaroj gvidis en Poznań propran Turisman Esperanto-Klubon kun propra sidejo kaj ĉiusemajnaj renkontiĝoj (ne kalkulante ekskursojn). La klubo estis tiom amika, ke multaj membroj geedziĝis kaj ankaŭ Witek trovis sian vivkunulinon en la klubo. Nun ili loĝas en la urbeto Buk proksima al Poznań kaj en Esperanto komencas aktivi iliaj infanoj. Se vi volas babili kun Witek dum ARKONES ne forgesu antaŭe aĉeti bieron.
(azk)
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

István Ertl
   Eminenta figuro de E-literaturo - hungaro loĝanta en nederlando. Interalie esperantigis "Sensortecon" de Kertész (hungara nobelpremiito) kaj ĉefredaktoris la revuon "Esperanto" eldonatan de UEA.

Jerzy Fornal
   Aktoro laŭ profesio, en la esperantista mondo dank'al sia persisto, talento kaj apogo de la edzino fariĝis tuta institucio, nome unuaktora teatro prezentinta sin en plimultaj eŭropaj kaj multaj ekstereŭropaj landoj. Malgraŭ sia aĝo li ĉiujare sukcese prezentas dum ARKONES novan spektaklon kaj imponas per energia ĉeesto en aliaj programeroj.
   En Varsovio oni ofte povas ĝui liajn Esperanto-spektaklojn en "Muzeo Pri La Azio Kaj Pacifiko".
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Zbigniew Galor
   Antaŭ nekalkuleblaj jaroj stampita, kiel e-isto far Stefania Palica en Szczecin (legu ŝĉecin), kie kiel studento ricevis diplomon de E-instruisto, li poste aktivis en tre diversaj E-medioj. Interalie en sepdekaj jaroj de antaŭa jarcento li instruis la internacian lingvon en Adam Mickiewicz - Universitato en Poznań (UAM)  kaj flanke de la universitato estis scienca prizorganto pri laboroj de la Studenta Scienca Interlingvistika Rondo aganta tie.  En malfruaj okdekaj jaroj li kune kun s-ro Zbigniew Rosiak aktivigis kaj gvidis Polan Kooperativan Sekcion ĉe Ĉefa Konsilantaro de Pola E-Asocio. Homo tre sentema kaj delikata ĉiam evitis partopreni internajn konfliktojn kaj oficialajn batalojn inter esperantistaro, kiujn li tre domaĝis, kiel esperantisto (onidire finvenkisto). Kiel profesia sociologo li multe prelegis kaj skribis en Pollando kaj eksterlande pri diversaj aspektoj de E-komunumo. Nun li estas prezidanto de Pola AIS-Asocio.
   Li de multaj jaroj faras sizifan laboron instrui pri sociaj sciencoj studentojn de Agrikultura Akademio en Poznań. Eble pro tio lia humursento estas tiom angleska. Private li estas edzo de Ilona.
(azk)

Grzegorz Glabiszewski (Glapson)
   Kreinto, muzikisto kaj kantisto de konata punkgrupo KRIO DE MORTO, kiu kantas en lingvoj pola kaj esperanto. En nuna periodo la ensemblo koncertas en stilo de industria kaj gotika roko.

Oksana Gołowina - Janowczyk
   Pentristino, rusdevena pollandanino,.

Halina Gorecka
   Aktiva ĵurnalistino. Eldonisto kaj administranto de la "Ondo de Esperanto" - internacia sendependa magazino refondita en 1991 jaro. 

Georgo Handzlik
   Fama Esperanto-bardo. Posedanto de unu el la plej grandaj polaj eldonejoj ("Kleks") kie aperis ankaŭ pluraj, tre valoraj libroj en esperanto. (Ekzemple "Nigra Serio"). Dum ARKONES-oj li kutime festas naskiĝtagon.

Paweł Janowczyk
   Ne hazarde Paŭlo tiomajn jarojn studis politikologion en poznana kaj varsovia universitatoj. Liaj eksterordinaraj diplomatiaj talentoj unue plene montriĝis kiam li stiris PSEK-on dum malfacilaj jaroj de milita stato en Pollando. Ne hazarde jubilean 43-an Junularan Kongreson en Krakovo kunorganizis TEJO kaj PSEK (Ĉu vi ankoraŭ memoras, ke tiama Honora Protektanto de la Kongreso estis nuna prezidento de Pollando Aleksander Kwaśniewski?). Ankaŭ ne hazarde dum la jubilea jaro Ĝenerala Sekretario de Pola Esperanto-Asocio estis ...(nu, kiu? - ĉu vi jam divenis?). Kvankam tio okazis antaŭ pli ol jardeko ekzistas ankoraŭ homoj, kiuj memoras lin vaganta tra kongresaj salonoj kun lia fama valizo plena je bizarkoloraj surgluitaĵoj ekstere kaj plena de "gravegaj" kaj pezaj dokumentoj interne.
(azk)
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Robert Kamiński
   Aktivulo de lodza Esperanto-Movado. Li okupiĝas pri registrado de tiel nomataj ZEO-j, tio estas objektoj ligitaj kun Zamenhof aŭ Esperanto.

Yas Kawamura
  Ĝenerala Direktoro de Esperanto-Populariga Asocio (http://www.epa.jp). Vicĉefo de la komitato por JJJ. Konstanta estrarano de EPA. Redaktoro de "Nova Vojo"

Tobiasz Kaźmierski
    Studento de Adam Mickiewicz-universitato en Poznań. Gvidanto de poznana E-klubo E-SENCO. Kunorganizanto de 61-a IJK de TEJO en Zakopane.
(azk)

Nela Kokocińska
   Membro de la grupo KRIO DE MORTO. Ŝi verkas tekstojn kaj zorgas pri la "performanca" flanko de la koncertoj.

Aleksander Korĵenkov
   Li loĝas en Królewiec, Königsberg kaj Kaliningrad samtempe. Redaktas sendependan internacian revuon "La Ondo de Esperanto". Kune kun la edzino Halina Gorecka fondis kaj gvidas sendependan eldonejon "Sezonoj" meritan ne nur pro eldonado de "La Ondo" sed ankaŭ de altkvalitaj literaturaj kaj primovadaj libroserioj. Inter ili troviĝas kelkaj pozicioj de fama Serio Oriento-Okcidento sub UEA aŭspicioj.
(azk)

A. Zbigniew Kornicki
   La plej bona manipulanto de VisualBasic inter poznanaj uzantoj de la internacia lingvo Esperanto kaj la plej bona manipulanto de Esperanto inter poznanaj uzantoj de la komputila programlingvo VisualBasic. Krome multjara PSEK-ano kaj esperantisto. Kiel novbakita studento pri matematiko (kiun li ne finis) kun la amikoj li fondis Studentan E-Klubon, kiu jam ne ekzistas, ĉeestis fondan kunvenon de PSEK, kiu jam ne ekzistas kaj apogis agadon de Studenta Scienca Interlingvistika Rondo, kiu delonge ne ekzistas. Kiam li estis prezidanto de Ĉefa Konsilio de Pola E-Asocio ties Ĉefaj Estraro kaj Konsilio estis administre eksigitaj fare de la ŝtato. Li ankaŭ helpis fondon de Esperanta Kultura Centro ĉe poznana kulturdomo "Orbita", kiu same jam ne ekzistas. Lasttempe senlaborulo.  Estas iom timige, ke estis li, kiu inspiris kaj gvidis la organizadon de unuaj dek Artaj Konfrontoj.
(azk)
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Zuzanna Kornicka-Stępniak
   Ekde ŝia naskiĝo mondo de la plej buntspecaj sonoj estis al ŝi tre proksima. Fine senesperiĝintaj gepatroj aĉetis por ŝi unuan gitaron kaj de tiam ekregis kvieto, ĉar ŝi bruegas eksterhejme en preĝejoj kaj diversaj aranĝoj kaj eĉ invitas ŝin tiucele homoj el pluraj landoj.
(azk)
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Ilona Koutny
   La plej eminenta el vivantaj en Poznań geesperantistoj. Kvankam preskaŭ jardekon vivas, loĝas kaj laboras en Pollando ŝi devenas duone el Hungarujo kaj duone el Esperantujo. Membro de Akademio de Esperanto. Ŝia esperantista vivoverko "Meza Hungara-Esperanta Vortaro" malgraŭ modesta nomo meritas prestiĝon kaj pro amplekso kaj pro erudicia enhavo. Domaĝe, ke ĝin povas profiti nur hungare-parolantoj, ĉar tial ĝi povas resti nerekonita same kiel siatempe rusa-esperanta vortaro de Zamenhof.
(azk)

Alicja Lech
   La unua kaj la lasta direktorino de Kulturdomo "Orbita", kiu dum ŝia direktorado estis grava punkto en kultura mapo de Poznań, kvankam multaj poznananoj antaŭ ĉio alia preferis organizatajn ĉi tie renomajn Balojn prezentantaj kulturojn kaj naciojn de la mondo. En tiu ĉi kulturdomo dum pli ol dek jaroj funkciis Esperanta Kultura Centro, kies agadon ŝi inspiris kaj zorgis pri ties profesia kultura nivelo kaj pri certigo de mono por agado kaj por ARKONES. La Centro ĉesis agi samtempe kun ŝia foriro el "Orbita".
(azk)
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Kazimierz Leja
   Ĉefredaktoro de "Pola Esperantisto", posedanto de la eldonejo Hejme. Ni ne scias ĉu li bele dancas.

Mateusz Leoński
   Studento de Adam Mickiewicz - Universitato. Ĉefredaktoro de  pollingva humanisma ĵurnalo PABLISZER (www.pabliszer.piwko.pl)

Lidia Ligęza
   Prestiĝa esperantligva poetino el Krakovo. Inter kelkaj ŝiaj eldonitaj poemkolektoj troviĝas unu specifa "Limerikoj", kiun ŝi, laŭ nia opinio, skribis en Bervalio. Profesie ŝi laboras en muzeo.
(azk)
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Beata Machowska
   Eble ununura profesia ĵurnalisto en Poznań, kiu libere kapablas intervjui en Esperanto, kiun ŝi lernis kiel studentino aktivante en PSEK. En sia profesia vivo ŝi ĉiam volonte raportas pri interesaj Esperanto-aranĝoj, dum kiuj ŝi ne nur intervjuas, ĉar interalie ŝi pasie ŝatas danci.
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Maria Majerczak
   Prezidantino de Pola Sekcio de ILEI, lektorino de Esperanto en Jagelona Universitato kaj Supera Lernejo de Direktado kaj Bankumado, en Krakovo.

Gleb Malcev
   Provoka punka kantisto. Gvidanto de la grupo PIĈISMO. Aŭtoro de la kantoj verkitaj en Esperanto kaj en aliaj planlingvoj: Ido, Volapük, Intal. Lia fama kanto "Korespondi deziras" nun subite aktualas.

Elżbieta Malik
   Unu el la lastaj PSEK-prezidantoj. Spertulino pri abeloj kaj dolĉaĵoj de la vivo. Dum ARKONES-oj ĉiuflanke adorata gvidas miel(med)vesperojn en ĉiam pli imponaj vestkreaĵoj. Profesie ŝi instruis polan lingvon kaj nun laboras en kultura departamento de magistrato.
(azk)
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Margarita Malkowskaja
   Aŭ Małgorzata Małkowska, grafikistino, poldevena ruslandanino, kiu studas kaj laboras en Poznań. Ŝi projektis plurajn arkonesajn afiŝojn kaj ilustris niajn eldonaĵojn.

Jarlo Martelmonto
   Modernisma poeto kaj artisto. Li verkas en sveda kaj esperanto. La poemoj estas ne nur vortpoemoj, sed grandparte senvortaj bildpoemoj. Tio estas tendenco, kiu lokiĝas inter dadaisma kaj konkreta poezio.

Geraldo Mattos
   Brazilano. Prezidanto de Akademio de Esperanto. Profesie profesoro pri la portugala lingvo. Profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj profesoro de Universitata Centro Campos. Ĉar Brazilo tiom distancas de Eŭropo neniu povis al ni klarigi ĉu li fumas pipon aŭ ne.

Bradio  VMoro III
   Usonano, vivanta kaj laboranta de kelkaj jaroj en Pollando. Specialisto pri multaj lingvoj naturaj (ĉefe aziaj) kaj artefaritaj. Ardkora simpatianto de la latina lingvo kaj  Romia Imperio kaj ĉiuj provoj de ties revivigo. Praktike li loĝas en trajnoj inter Kędzierzyn-Koźle (kie en proprefondita lernejo li instruas lingvojn, kiel ĉina, latina ktp.) Poznań (kie li instruas lingvojn en universitato) kaj Varsovio (kie divenu, kion li instruas).
(azk)

Ludwina Nowicka
   Aktorino el Gorzów Wlkp. Ŝi establis, gvidis kaj reĝisoris Junularan Teatron INSTIGO, kiu multfoje prezentiĝis dum ARKONES-oj. Mortinta
(azk)

Halina Oleszek
   Ĉar temas pri virino, do ni ne kalkulos precize, sed nur konstatos, ke ekde multaj, multaj jaroj ŝi estas UEA delegito en Poznań. Kaj se juĝi laŭ ŝia multjara oferemo, senegoisma engaĝiteco en loka movado, energio, kompetenteco kaj bonkora servemo al ĉiu petanta eksterlanda gasto, UEA rajtas fieri pri siaj delegitoj. Restas nur miri kial, kun tiaj delegitoj kiel ŝi, UEA ne estas la plej potenca privata organizo en la mondo.
(azk)
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Johano Pachter
   Oni apenaŭ povus kredi, ke ekzistas iu ajn legema okcidenta esperantisto, kiu nek aĉetis de li ian libron nek minimume prunteprenis por legi aŭ trarigardi. Li kaj lia libroservo estas praktike nedisigeblaj kaj valore provizas E-aranĝojn per vere ampleksa librostoko. Pri tio preskaŭ ĉiu scias. Sed ĉu multaj scias, ke de kelka tempo tiu serioza berlinano posedas propran kinejon?
(azk)

Jarosław Parzyszek
   Unu el la PSEK-prezidantoj kaj organizintoj de 43-a IJK de TEJO en Krakovo. Direktoro de la Fondajo-Zamenhof en Bjalistoko. Krome ĉarma kunbierumano, konferanseo ktp.

Barbara Pietrzak
   Ĉefredaktorino de Esperanto-Redakcio de Radio Polonia estas vera Esperanto-ekspreso. Ŝi parolas tiom flurapide, ke (laŭ niaj spertoj) neniu denaskulo povus konkurenci kun ŝi.

Halina Radoła
   Bibliotekisto el Gostyń. Ŝi gvidas esperanto-kursojn en la loka gimnazio. Plej vojaĝema inter vojaĝemuloj.

Jerzy Rządzki
   Kun la edzino Mira plurjare gvidis Teatron kaj Kooperativon Verda Monto. Profesie okupiĝas pri kuracado de sociaj manioj

Andrzej Sochacki
   Altkvalita fotografanto de Esperanto-aranĝoj en Pollando. Lia sekreta revo estas havi ekskluzivan rajton foti dum Universala Kongreso konkurson de Miss-Esperanto.

Czesław Strabużyński
  Emerita fervojista staciestro laŭprofesie. Alfo kaj Omego de E-movado en Gorzów Wlkp. Kompreneble sperta E-instruisto kaj tradukisto.

Katarzyna Tempczyk
  Varsovianino, aŭtorino de la libro "Krótka Historia Volapüku" (Mallonga Historio de Volapuko). Krome ŝi bele dancas.

Wojciech Usakiewicz
   Unu el la plej spertaj tradukistoj ne nur en Pollando. La aŭtoro de libro "Esperantio - kulturo kaj kulturokreaj mekanismoj" (en la pola lingvo). En renoma pola revuo "Literatura na Świecie" (Literaturo surmonde) li sukcesis publikigi multajn plurpaĝajn tradukojn elde originala Esperanto-literaturo. Skrablisto. Al ARKONES-oj venadas ĉiam trajne.
    Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Juliusz Wasik
   Dumsomera ermito en montara arbaro, naturisto kaj de tempo al tempo vegetarano.

Bertilo Wennergren
   En sia E-aktiveco li eminentas en tiom malsamaj kampoj (muzikisto, lingvisto kaj komputilisto), ke estas eĉ malfacile kredi, ke temas pri la sama homo. Kunkreinto, drumisto kaj kantisto de la fama rok-ensemblo PERSONE. Aŭtoro de la plej bona  populara E-gramatiko PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko - elŝutebla el la reto) kaj membro de Akademio de Esperanto. Kiel komputilisto li prilaboradas en XML-a marklingvo TEI elektronikan lingvosciencan tekstaron (korpuson) de Esperanto (grandiozan projekton iniciatitan far "Esperantic Studies Foundation").

Lu Wunsch-Rolshoven
   Al Esperanto-aranĝoj li vojaĝas kun sia filino Iris, kies gaja pepado ĉiam konsiderinde plijunigas averaĝan aĝon de Esperanto-parolantoj. Li kune kun sia etulino estas palpebla pruvo pri vivanteco de Esperantio.

Maciej Zgondek
   La plej juna  aŭtoro de E-lernolibro ("Iĝu esperantisto"). Malgraŭ tio (aŭ eble ĝuste tial!) la lernolibro estas tre sukcesa kunigo de la simplaj kaj allogaj por junuloj tekstoj kaj gramatikaj klarigoj.

Walter Żelazny
   La Konsulo de Esperanta Civito. Eminenta kunlaborinto de Jerzy Leyk, vaste konata en la pola E-Movado. Profesie li laboras, kiel sciencisto, en diversaj altlernejoj. Li loĝas en Francio kaj Pollando alterne.
(azk)

     Por la jubilea XXV-a ARKONES-o (se ĝi okazos kompreneble) ni planas eldoni Oran Liston (de partoprenantoj, kiuj ĉeestis minimume sep ARKONES-ojn), Arĝentan Liston (de tiuj, kiuj ĉeestis minimume kvin ARKONES-ojn) kaj Bronzan Liston (de tiuj, kiuj ĉeestis minimume tri ARKONES-ojn).


Komputila prilaboro far
A. Zbigniew Kornicki
azkornicki (ĉe) wp.pl

Lasta aktualigo:

24 - jul - 2007